Taiko

Taiko-tamburistoj en Aichi
Taiko-tamburistoj en Nagoya, en la fono Taiko-tamburego kun diametro de 240 cm

Taiko (太鼓: 太 [tai/dai] = dika, 鼓 [ko] = tambur(et)o) estas nomo por japanaj tamburoj. Japanlingva vorto "Taiko" origine signifas "tamburo" ĝenerale. Tial por klare indiki japanajn (ne alilandajn) tamburojn, japanoj ofte uzas ankaŭ la vorton Wadaiko (和太鼓: 和 [ŭa] = japana). En ĉi tiu artikolo la vorto "Taiko" estas uzata nur por japana "Wadaiko".

Iam antaŭe, samurajoj sonorigis Taiko antaŭ la atako por mense detrui siajn malamikojn. En budhismaj temploj oni sonorigas ilin kiel horan signalon. Kaj diversloke en Japanio aperis folklora Taiko-muziko. Ankaŭ nun ni povas spekti Taiko-ludadon en diversaj japanaj festoj ofte en ŝintoismaj sanktejoj kaj en aliaj diversaj eventoj.

Oni ofte ludas Taiko sen akompano de melodiaj instrumentoj, kaj pro sia impresa dinamikeco populariĝas ĉi tia ludado nur el frapado senmelodia, kvankam oni ludas Taiko ankaŭ en ritma parto en ensemblo de diversaj japane tradiciaj muzikoj. Tiele nun ekzistas multaj amatoraj kaj profesiaj Taiko-grupoj. Famaj japanaj grupoj profesiaj estas ekzemple Ondekoza, Kodo kaj Yamato.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search